Boeing E-3 Sentry | ||
---|---|---|
Tipo: | Aerdevena Fruaverta kaj Kontrolo (AEW&C) | |
Fabrikanto: | Boeing Defense, Space & Security | |
Unua flugo: | (EC-137D): 9-an de februaro 1972 (E-3): 25-an de majo 1976 | |
Enkonduko: | Marto 1977 en Usona aerarmeo | |
Uzanto: | Usona Aerarmeo (1977- ) NATO (1982- ) Reĝa Aerarmeo (1990- ) | |
Produktperiodo: | 1977-1992 | |
Produktkvanto: | 68 | |
La Boeing E-3 Sentry (Gardostaranto) estas usona Aerdevena Fruaverta kaj Kontrola aviadilo (AEW&C), surbaze de la Boeing 707 kiu disponigas ĉiuveteran gvatadon, komandon, kontroladon kaj komunikadojn (angle Command, Control, Communications and Intelligence, C3I). Nuntempe Usono, Britio, Francio, Sauda Arabio kaj de NATO aerkomando operacias E-3. La E-3 estas distingata per la diskoforma radaro super la fuzelaĝo. La produktado finiĝis en 1992 post ke 68 estis fabrikitaj.